Vento
(Hilda Dresen)
Kirlante neĝon furioze,
sur ebenaĵ' galopas vent',
ĝi flugas, flugas senripoze,
ne haltas ĝi eĉ por moment'.
Sur voj' timeme hom' veturas,
kaj tremas, tremas de la frost',
la vent' rikane preterkuras
kaj trapenetras lin ĝis ost'.
Incitas venton inertuloj
kaŭrantaj en senmova stat',
dum ŝirmon serĉas la okuloj
kaj almozadas pri kompat'.
La venton nur kuraĝ' imponas,
nur hom' de l' sankta malkviet',
al li ĝi frate manon donas,
ke li kunkuru kun impet'.
Ĝi volas, ke dum kur' ekardu
kaj palon perdu lia vang',
ĝi volas, ke la hom' sin hardu
kaj ŝtorme fluu lia sang'.