fore
(Mao Zifu)
ĉio ĉirkaŭ la okuloj
kaj oreloj jam pakiĝis en poemojn.
necesas etendi la manon
al foro, konata aŭ fremda.
vi falis en mian kaptilon -
viaj voĉo, mieno kaj pensoj.
laŭ ili mi juĝas ke tio
ne estas akcidento de orbita miso.
ni interflariĝis iam, ĉiutage.
tiam steloj sur ĉielo
estis travideblaj. ankaŭ homoj sur la tero.
pro tro puraj rigardoj ne eblis
vidi klare unu la alian.
probable vin mi sentis en la ĉambro,
kie pulsis bruoj de ducent buŝoj.
neniu fumis. nebulo regis.
via hararo estis vosto de ĉevalo.
mi ne havis altan metilerton
fari el ĝi kordojn por karesi al vi la orelojn virgajn.
nun serenado sonas en la reto,
kiu nin kaptis samtempe, tamen diversloke.
spite al tumulto kaj polvo de jaroj,
ni nin vidis reciproke kiel materioj.
mi ĉi-hore sidas en okulo via;
trasorbiĝas vi en miaj versoj - kolorinke.