Kongreso trans la ferkurteno
(Suso Moinhos)
Antaŭ sia veno
ŝi tenere pakis ĉiun vivojaron en la sekvan,
glazuris la noktojn,
vernisis la eĝojn de soleco,
kaj ĉion provis farsigi al si.
Longe vicis por la vizo,
ŝparis eĉ la propran spiron
kaj vojaĝis.
Nun ŝi sidas surplanke en la kongresejo
kiel postvivinto de cunamo,
vestiblomare.
Diskrura, kun perditaj okuloj
damaĝitaj de la sal-aero
kaj la sunobrulo.
En riverenco ŝi reflektiĝas
sur tri rusaj pupoj malmuntitaj.
Vidu, vidu, kaj poste, aĉetu.