Stary Browar
(Suso Moinhos)
La estontaj homoj estos larĝ-kapuloj
Carl Støp-Bowitz
Ni ĉiuj estas inicitoj
en la misteroj de Gucci.
En la nova katedralo de la homo
rulŝtuparoj palankenas,
nin retrenas tra la haloj de l' indiferento ―
la futur' alvenis.
La lumo tra l' vitraloj de la butikcentro,
konspire peko-tira,
afektas elaĉeti niajn korpojn per banpuro ―
la paseon plene ĝi forviŝas. Sendube la prahomo java
estis kanibalo, sed ĉi balo
sole civitanojn celas.
El ambonoj sacerdotoj jam elektis
la novicojn indajn je la savo
en reflekto konveksa de l' miraĝo:
ni ĉiuj al ĝi rajtas, sufokinte
fidele, feramane, l'intimon triamondan.
Se ne estas tritikkampo, ili ĝin proponas,
se aŭroro mankas, ili ĝin aŭguras,
ĝis malsato kuŝos en sakstrato fora.
Ne la komerc' uzura
la templon invadis ― ĝi la templo estas.
Ĉe angulo neceseja
sub muziko de Rihanna olda dio ploras.
(Noto: Stary Browar estas granda butikcentro en Poznano, Pollando).