Xi Jinping interparolis kun Luiz Inácio Lula da Silva
Xi Jinping interparolis kun Luiz Inácio Lula da Silva
Mirinda Publikigita: 2024-11-21 01:17:07

La 20an de novembro laŭ la loka tempo, ĉina prezidanto Xi Jinping faris interparolon kun brazila prezidento Luiz Inácio Lula da Silva en la prezidentejo.

Xi diris, ke li ĝojas viziti Brazilon okaze de la signifoplena jaro de 50a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo. Estas lia kvina vizito al Brazilo, kiu estas la latinamerika lando plej ofte vizitata de Xi. Li esprimas sinceran dankon al malnova amiko prezidento Lula kaj la brazila registaro pro varma akcepto. Sub gvidado de prezidento Lula, la ekonomio kaj socio de Brazilo stabile evoluas kaj la lando deveno viciĝis inter 10 plej grandaj ekonomioj de la mondo. Li esprimas gratulon pri sukcesa okazigo de la Pintkunveno de Gvidantoj de la Grupo 20 en Rio-de-Ĵanejro kaj starigo de “Tutmonda Alianco kontraŭ Malsato kaj Malriĉeco”.

Ĉinio kaj Brazilo estas du grandaj evoluantaj landoj en la orienta kaj okcidenta hemisferoj. Retrorigardante la pasintajn kvin jardekojn, la ĉina-brazilaj rilatoj trapasis montojn kaj maron, kaj la du landoj trovis ĝustan vojon de kunekzisto pri reciproka respekto kaj reciproke utila amikeco inter evoluantaj landoj. 

Brazilo estas la unua lando, kiu starigis strategian partnerecon kun Ĉinio kaj ankaŭ la unua latinamerika lando, kiu starigis ampleksan strategian partnerecon kun Ĉinio. En la lastaj jaroj, sub strategia gvidado de du ŝtatestroj, la du landoj jam estas fidelaj amikoj dividantaj la futuron kaj pozitiva forto por kune akceli pacon, la ĉina-brazilaj rilatoj troviĝas en la historie plej bona periodo. Xi diris, ke li volas deklari kun s-ro prezidento altigi la ĉina-brazilajn rilatojn al komunumo de komuna estonteco por Ĉinio kaj Brazilo por man-en-mane konstrui pli justan mondon kaj pli daŭripovan planedon, kaj samtempe akordigi la iniciaton “Zono kaj Vojo” kun evoluiga strategio de Brazilo. Tio estas nova historia momento por disvolvo de la dulandaj rilatoj, kio konformas al ĝenerala atendo de la du popoloj, liveros subtenon al antaŭenigo de modernigo de ambaŭ flankoj kaj enkorpigas decidon de Ĉinio kaj Brazilo por man-en-mane protekti internaciajn egalecon kaj justecon kaj akceli mondan komunan disvolvadon. 

https://news.cgtn.com/news/2024-11-21/China-Brazil-elevate-ties-synergize-development-strategies-1yGZ4Fu8obS/p.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree