Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) proponas ĉiujare du tekstojn por la komuna legado de la 15-a de decembro, Zamenhofa Tago kaj Tago de la Esperanta Libro. Krom la rondiranta rakonto “Pri viroj kaj kunikloj”, la ĉefa propono por 2024 estas la teatraĵo “1910”, kiu estis prezentita, kun granda sukceso, dum la UK en Montrealo en 2022. Ĝi estis filmita de Alekso Miller kaj la filmo estas plene disponebla rete en la kanalo “Exploring Esperanto” de Alekso Miller.
Ni intervjuis ĝian aŭtorinon, Ĵenja Amis, kiu ankaŭ planas publikigi libron pri ĝi en 2025.
ĴA: Ĵenja Amis
AM : Alessandra Madella
AM: Ni legos la unuan parton de via teatraĵo “1910” por la jam tradicia komuna legado dum la Zamenhofa Tago. Kia estas la figuro de Zamenhof en ĝi?
ĴA: La figuro de Zamenhof estas tre grava en la rakonto. Iom kiel la aero, li estas “ĉiam ĉeesta”. Jen ni “vidas lin”, dank’ al la rakonto de s-ro Mann, ĉe la tablo, ornamita per verdaj rubandoj, sur la ŝipo rapidanta al Ameriko… Jen li alvenas per trajno al Vaŝingtono por la Internacia Kongreso kaj paŝas, kvazaŭ tra la triumfa arko, inter la vico da jubilantaj kongresanoj… Jen li submetiĝas al la taskego saluti individue ĉiujn kongresanojn, dum s-ino Zamenhof modeste intermiksiĝas kun samideanoj… Oni sentas lin spirite eĉ kiam la rakonto “saltas” al aliaj, estontecaj tempolinioj. Sed jen grava afero! Zamenhof ne estas la ĉefa heroo de la teatraĵo — ĝia ĉefa heroo estas s-ro Mann, nia ĝentila kaj afabla rakontisto, kaj li absolute adoras la Zamenhofojn. Sed jen paradokso: s-ro Mann fakte pensas, ke li ne estas la ĉefa heroo de la rakonto!
AM: Kion via teatraĵo povas alporti al instruistoj kaj lernantoj?
ĴA: Multon, kaj pro multaj kialoj. Unue, la enhavo; due, la interaga formato kaj trie, la fakto, ke legaĵon akompanas la filmo!
La enhavo de la teatraĵo estas la rakonto pri nia propra historio, la historio de nia Esperanto-Movado. La legantoj povas “preni la tempomaŝinon” kaj plonĝi al la komenco de la antaŭa jarcento kaj mem trasperti, per legado aŭ aktorado, la fruan tempon de la Movado. Estas abunda tereno por diskutoj kaj komparoj de la Movado tiam kaj nun.
Due, la formato estas partopreniga: oni, fakte, povas transformi la legad-sesiojn al rol-legado kaj kvazaŭ teatrumado. Diversaj homoj povas alpreni la rolojn de demandantoj, kaj tiel oni povas partoprenigi eble eĉ ĉiujn ĉeestantojn de la sesio.
Kaj trie, la filmo, kiun faris la mirinda Alekso Miller dum la viva prezento de la teatraĵo, estas vera trezoro. Laŭ mia scio, ĝi estas la unua kaj la sola plenlonga filmo de teatraĵo en Esperanto havebla rete! Spektado de la filmo estas perfekta aktivaĵo, ĉu individua aŭ klasĉambra, kiu perfekte komplementos la legadon. Kaj la legaĵo, kaj la filmo estas bonaj por absolute ĉiuj niveloj de lingvoposedo.
AM: “1910” estas speciala, ĉar jam en la verkado mem vi multe strebis por ĝia surscenigo. Kiel ĝi diferencas de aliaj teatraĵoj ne tiel konscie pensitaj por tiu celo?
ĴA: En Esperantujo, ĝenerale, mankas teatraĵoj, aparte plenlongaj teatraĵoj, kiujn oni surscenigis: ja la verko de la teatraĵo kaj ĝia efektiva prezento estas tamen du malsamaj taskoj. La sursceniga laboro estas peza, defia kaj eventuale multekosta, aparte sursceniga laboro en Esperanto, kie ne abundas profesiaj aktoroj kaj en la cirkonstancoj, kiam estas malfacile kunvenigi homojn por ekzercoj. Do, la ĉefa diferenco estas ke “1910” estas la verko, kiu ekzistas ne nur surpapere, sed ĝi fakte estis prezentita antaŭ publiko, do, “pruvita sursceneje”.
La surscenigo de teatraĵo neniam estas banala afero, sed la surscenigo de “1910” estas en la kategorio de “tute farebla”. Ĝi bezonas nur du aktorojn, nur kelkajn rekvizitojn kaj kelkajn kromaktorojn, kiuj ludas la publikon kaj kiuj bezonas tre malmulte da prepariĝo. La teksto estas verkita tiel, ke la aktoro havu memor-helpilon (ekzemple, la fama taglibro de s-ro Mann, la ĉefa rekvizito de la prezento, helpas minimumigi la parkerigon), kaj la libro enhavos ĉiujn gvidilojn por la aktoroj kaj la produkta skipo. Multajn el tiuj instrukcioj, cetere, mi ĝustigis post la prezento, do, ili estas praktitaj kaj “testitaj” en la vera vivo. Cetere, la teatraĵo povas esti prezentita ne nur teatre. Ĝi estas adaptebla al klasĉambro aŭ en kiu ajn kunvenejo aŭ ajna spaco. La instrukcioj ne estas “absolutaj”, kompreneble. Oni povas ĉiam adapti la teatraĵon al la ĉirkaŭaĵo kaj iom improvizi.
AM: Ĉu vi pensas, ke la filmo de Alekso Miller igas vian teatraĵon komprenebla ankaŭ por komencantoj?
ĴA: Jes, la filmo absolute bonas por komencantoj! Tiu filmo estas perfekta lernilo por komencantoj, unue, ĉar ĝi havas absolute modelan prononcon. Mi pensas, ke eĉ homoj tute novaj al Esperanto povas ĝenerale kapti, kio okazas. Ne fogesu ankaŭ, ke la teatraĵo havas du kantojn en Esperanto, kiujn ĉiuj kantemuloj ĝuos kunkanti!
Alia grava afero — la filmo havas subtekstojn en la angla, franca, hispana, hungara kaj, kompreneble, Esperanto mem! Al mi ĉiam plaĉas spekti filmojn kun subtekstoj en la lingvo de la prezento mem, kaj mi pensas, ke kaj la lernantoj kaj la instruistoj, aparte aprezos la Esperantajn subtekstojn! Mi ankaŭ aldonu, ke estis Alekso Miller, kiu kreis Esperantajn kaj anglajn subtekstojn! Mi vere ne povas danki lin sufiĉe pro ĉiu lia laborego! Cetere, oni povos aĉeti la blu-ray diskon de “1910” de Alekso Miller en 2025, per la butiko de Esperanto-USA kaj lia Jutuba kanalo (Exploring Esperanto), kie ankaŭ haveblas la filmo. La disko estos ankaŭ vendata dum la Usona-Kanada Landa Kongreso en julio 2025 — do, venu al Toronto por nepre havi vian ekzempleron!
AM: Vi diskutis “1910” kun diversaj internaciaj publikoj, ekzemple ĉe Bobelarto. Kiuj demandoj impresis vin plej multe?
ĴA: La demando, kiu venas plej ofte, estas, ĉu vere ekzistis la taglibro de s-ro Mann. La respondo estas: “jes kaj ne”. Bone, la taglibro, kiun vi vidas en la teatraĵo, ne estas vera taglibro de s-ro Mann. Ĝi estis rekvizito de la teatraĵo, kiun, tamen, la ĉefa aktoro — Garry Evans — diligente kaj manskribite plenigis, por povi legi la partojn, kie s-ro Mann legas el la taglibro. Tamen mi absolute certas, ke s-ro Mann posedis taglibron, en kiu li skribis pri ĉiu okazintaĵo de la vojaĝo en 1910. Poste, kiam li verkis sian raportegon por LA BRITA ESPERANTISTO (verŝajne, revenante, sur la ŝipo), li, certe, multe uzis sian tagĵurnalon. Kiel mi scias tion? Simple ĉar alimaniere li ne povus reteni tiom da precizaj detaloj. Krome, li estis profesia ĵurnalisto, kiu, certe, ne farus eĉ unu paŝon sen sia notlibro. Do, dum la teatraĵo la uzo de la taglibro — kiu ankaŭ plenumis gravan praktikan funkcion — sentiĝis kiel bona elekto.
La dua plej ofta demando estas, ĉu la publiko demandas spontane. Bone, ĉi-foje la respondo, estas “tute ne”. Tio estas, fakte, mia plej ŝatata demando, ĉar tio pruvas, ke la prezento sentiĝis natura kaj ne teatreca. La demandoj de la publiko helpis diversigi la etoson kaj engaĝi la publikon. Tiu formato de demandoj-respondoj donis multajn eblojn spontaneumi kaj improvizi (ekzemple, Garry Evans, kiu ludis s-ron Mann, multe ŝercis, pri kiel la homoj vestiĝas nuntempe).
Oni ankaŭ demandis, ĉu la rakonto de s-ro Mann estis mia sola fonto de la teatraĵo. S-ro Mann, efektive, provizis la plejparton de la elementoj, kiujn mi uzis, en sia artikolego en LA BRITA ESPERANTISTO de oktobro 1910. Sed mi tamen legis multajn aliajn raportojn pri la vaŝingtona kongreso de 1910 — el Francio, Usono kaj aliaj landoj, por havi kiom eble plej plenan bildon pri la evento. Nur et-eta parto de tio eniris en la teatraĵon.
Oni ofte demandis pri la muziko. La muziko rolas gravege en la teatraĵo: ĝi helpas rakonti la rakonton, prezenti la epokon kaj la etoson, fari la ŝanĝojn inter la scenoj, emfazi gravajn momentojn kaj transirojn... Ni estis bonŝancaj en Montrealo havi bonegajn muzikistojn, kiuj vive prezentis dum la teatraĵo (Stefano Laflamme kaj Kristina Miroshkina).
AM: Kion enhavos la libro pri la teatraĵo?
ĴA: Krom la kompleta teksto kaj la detalegaj instrukcioj por la aktoroj, ĝi havos kelkajn pliajn elementojn: la artikolon de s-ro Mann, kiu estis la ĉefa fonto de la teatraĵo, kaj plurajn ekzercojn por helpi al lernantoj kaj instruistoj. Krome, mi rakontos pri la eventoj kaj homoj, pri kiuj parolas la teatraĵo.
Ni solvos kelkajn misterojn — unue, pri nia mistera s-ro Mann, pioniro de la Esperanto-Movado el Britio, forgesita, sed reveninta, dank’ al tiu teatraĵo. La legantoj ankaŭ malkovros kelkajn ĝis nun tute nekonatajn faktojn pri la familio de Zamenhof, kiu enmigris al Kanado kaj kiun li vizitis post la vaŝingtona Internacia Kongreso. Mi rakontos pri la kvazaŭ-detektiva laboro trovi, kiu estis lia onklino (kies nomo ne troviĝas en kiu ajn historia libro) kaj lia samnomulo kaj samaĝulo, alia Ludoviko Zamenhof (!). Do la legantoj ekscios pri la tute nekonata, amerika parto de la Zamenhofa familio. Mi iomete parolos pri la sperto verki kaj produkti la teatraĵon mem kaj pri la mirakla remalkovro de la Unua Kanto de la Kontinento: unua kanto en Esperanto, verkita en Nord-Ameriko. Estas interese, kiom da mirindaj malkovroj kaj remalkovroj okazis dum la verkado!
Cetere, la muziko el la teatraĵo prezentita Montreale en 2022 estos havebla por la aĉetantoj de la libro, tiel ke se oni volos prezenti “1910”, oni havos ĉiujn elementojn por produkti la teatraĵon ĉu profesie aŭ amatore.
AM: Ambaŭ ĉi-jaraj proponoj de ILEI emas aktivigi la legantojn. Ĉu amatoraj samideanoj povus facile ludi vian teatraĵon?
ĴA: Ho, absolute jes! Memoru, ke nia montreala s-ro Mann — ludata de Garry Evans — fakte, ne estis profesia aktoro, eĉ se la aktorado estis en lia koro. Ni havis la bonŝancon havi profesian aktoron, Alena-n Adler, kiu multe helpis al li. Alena mem ludis “Mary” en la fina parto de la teatraĵo kaj estis la reĝisoro de “1910” prezentita Montreale.
Kion mi rekomendus por legantoj? Aktori kun via koro. Ne timu iom troigi kaj “paroli kun viaj manoj”. Ne timu fari paŭzojn kaj legi iom malpli rapide, ol vi normale farus. Memoru, ke s-ro Mann rakontas pri kio okazis. Do, pensu, kiel vi rakontus, se vi mem vojaĝus kun Zamenhof al Ameriko en 1910. Ne timu doni al s-ro Mann vian propran “guston” kaj karakteron.
Mi tre rekomendas spekti la filmon “1910” kaj atente legi la tekston anticipe, do, antaŭ ol vi faros la komunan legadon. En la filmo, notu diversajn detalojn. Se vi estas “s-ro Mann”, vidu, kiel Gary ludis s-ron Mann, sed ne hezitu montri s-ron Mann, kiel vi vidas kaj sentas lin. Eĉ se temas pri legado, provu iom internigi la tekston kaj rigardu la publikon, dum vi legas — ĉu ĉeeste aŭ virtuale. Por la legado, kompreneble, s-ron Mann povas ludi ankaŭ virinoj. Mi mem, cetere, ludis s-ron Mann je kelkaj okazoj. Alia afero, du malsamaj legantoj povas fari la rolon de s-ro Mann: unu kiam s-ro Mann parolas, kaj la alia povas fari la partojn, kiam li legas el la taglibro (la partoj, kiam li legas el la taglibro, estas indikitaj en la teksto).
Se vi estas la “demandanto”, ne hezitu montri vian entuziasmon, kiam vi faras viajn demandojn. Legu vian demandon anticipe kaj rigardu la publikon dum vi fakte demandas. Pensu, ke s-ro Mann estas via samklubano, kiu revenas de fora pasinteco kaj de alia lando, kaj vi estas avida aŭdi lian rakonton. Sciu, ke via entuziasmo fari la demandojn ankaŭ transdoniĝos al la persono, kiu “legas” por s-ro Mann!
La teksto donas al vi miajn aŭtorajn instrukciojn, sed vi ankaŭ rajtas improvizi kaj ŝerci (tamen, sekvu la ordon de la demandoj). Post la komuna legado vi povas eventuale pensi, kiujn aliajn demandojn vi farus al s-ro Mann, kaj se via “s-ro Mann” estas sufiĉe kuraĝa, “li” povas provi respondi ilin. En tia kazo, ne estas ajna malbona demando aŭ malbona respondo — gravas, ke vi havu amuzan tempon!