Katowice - Vikipedio Saltu al enhavo

Katowice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Katovice - kampurbon en Ĉeĥio.
Katowice
germane: Kattowitz

Flago

Blazono

Flago Blazono
Fotomontaĵo
urbego • urbo • eksterdistrikta urbo en Pollando • turisma celloko • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj
Katowice (Pollando)
Katowice (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Katowic
Provinco silezia
Distrikto-rajta Jes
Speco de komunumo Urba
Urba komunumo Jes
Aglomeraĵo 3 500 000 (Górnośląskie Zagłębie Węglowe (GZW))
Fondita en 16-a jarcento
Urborajtoj 1865
Koordinatoj 50° 15′ N, 19° 0′ O (mapo)50.2519Koordinatoj: 50° 15′ N, 19° 0′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 352 m
Areo 164,5 km²
Loĝantaro 279200 (en 2023)
Loĝdenso 1 928,38 loĝ./km²
Poŝtkodo 40-001 do 40-999
Telefona antaŭkodo + (48) 032
Aŭtokodo SK
Estro Marcin Krupa
Titolo de estro Prezidanto de urbo
Nomo de estraro Urząd Miasta Katowice
Adreso de estraro ul. Młyńska 4
Retpoŝto de estraro prezydent@um.katowice.pl
Poŝtkodo de estraro 40-098
Telefono de estraro (032) 259-39-09
Fakso de estraro (032) 253-79-84
Poŝto de estraro Urzad_Miasta@um.katowice.pl
Ĝemelaj urboj (Ĉeĥio) Ostrava
(Germanio) Kolonjo
(Usono) Mobile
(Francio) Saint-Étienne
(Danio) Odense
(Hungario) Miskolc
(Nederlando) Groningen
(Irlando) Graflando Suda Dublino
Komunuma retejo http://www.um.katowice.pl
Vikinovaĵoj n:pl:Kategoria:Katowice
vdr

Katowice (jen pole, germane Kattowitz) estas urbo en Pollando. Ĝi estas la administra centro de la nuna Silezia provinco. Ĝis la plebiscito en Supra Silezio en 1921 la urbo je la nomo Kattowitz apartenis al la germanlingva provinco Silezio de Prusio kaj al la Germana Regno, dum la sekvaj 17 jaroj je la nomo Kativice ĝi apartenis al Pollando, dum la Dua Mondmilito (1939-1945) denove je sia germana nomo apartenis al Germanio, post la fino de la milito en majo 1945 apartenis al la Pola Popola Respubliko (oficiale de 1952 ĝis 1989), portante sian polan nomon, krom inter 1953 kaj 1956, kiam ĝi nomiĝis Stalinogród (vidu sube), kaj ekde tiam apartenas al la postkomunisma ŝtato Pollando.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Urbopartoj

[redakti | redakti fonton]

Transporto

[redakti | redakti fonton]

Trajna transporto

[redakti | redakti fonton]

Katowice havas regulan trajnan konekton kun Varsovio, Vroclavo, sed ankaŭ kun norda parto de Pollando. Tra Katowice veturas ankaŭ internaciaj EuroCity trajnoj en direkto Vieno kaj Prago. Aliaj gravaj trajnoj estas trajnoj en kategorio Express InterCity.

Internacia kunlaboro

[redakti | redakti fonton]

Famuloj ligitaj kun la urbo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

En 1910 Paul Tarnow, fondinto de la Esperanto-grupo en Hannover kaj konata samideano, interesigis por la esperantista movado la prezidanton de la tiea direkcio de fervojoj ŝtataj. Tiu sinjoro permesis aranĝon de instruado inter la superaj fervojaj oficistoj.

La Societo de Esperanto-Amikoj aranĝis sabate, la 10-an decembro 1932 en la salonego de „Hospiz” sian Zamenhof-Memorfeston kun riĉa programo. Tiun feston ĉeestis ĉirkaŭ 300 personoj.

Klopode de la pola konsulejo en Moravská Ostrava disaŭdigos tiea oficisto Rudolf Z. Kobiela Esperanto-prelegon pere de radiostacio en Katowice la 3-an de aprilo je la 23 h. ĝis la 23 h. 20 m. s.t. „Pol-Pomeranio kaj Gdynia”.

En 1933 Okazis publika prelego antaŭ ĉirkaŭ 250 personoj de Kola Ajayi. La prelego estis senpere tradukata en la polan kaj germanan lingvojn. Ĝi estis organizita de fratoj Fethke el Bydgoszcz.

Dua Mondmilito

[redakti | redakti fonton]

30.11.1939: Marta Czernigiewicz, reveninta de Silezio al Zuriko raportis interalie pri Katowice, kie en ĉiuj loĝejoj okazis revizioj, en la malplenaj ekloĝis germanoj, arestoj okazas ĉiutage nokte kaj homoj pereas senspure, ĉiuj polaj kaj judaj vendejoj estas detruataj.

Interesaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • 10.12.1956: Katowice revenis al sia nomo - de la 9-a de marto 1953 la urbo eknomiĝis Stalinogród — reveno al la historia nomo eblis post kritiko de la kulto al personeco kaj stalinismo februare 1956

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]