Hispana lingvo - Vikipedio Saltu al enhavo

Hispana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hispana, Kastilia
español, castellano
Hispan-parolantaj ŝtatoj
Hispan-parolantaj ŝtatoj
natura lingvo • lingvo • moderna lingvo • homa lingvo
Castilic • West Iberian
Parolata en (vidu sube)
Parolantoj 485 000 000
Denaskaj parolantoj proksimume 400 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por inter 60 kaj 100 milionoj
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Italika
Latinida
Ibero-latinida
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Argentino
 Bolivio
 Ĉilio
 Kolombio
 Kostariko
 Kubo
 Ekvadoro
 Salvadoro
 Hispanio
 Gvatemalo
 Ekvatora Gvineo
 Honduro
 Meksiko
 Nikaragvo
 Panamo
 Paragvajo
 Peruo
 Okcidenta Saharo
 Dominika Respubliko
 Urugvajo
 Venezuelo
Reguligita de Asocio de akademioj de hispana lingvoj (Real Academia Española kaj 21 aliaj)
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 es
  ISO 639-2 spa
  ISO 639-3 spa
  SIL SPN
  Glottolog stan1288
Angla nomo Spanish
Franca nomo espagnol
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1: Todos los seres humanos nacen libres e iguales en dignidad y derechos y, dotados como están de razón y conciencia, deben comportarse fraternalmente los unos con los otros.
Vikipedio
vdr

La hispana lingvokastilia lingvo (hispane español, castellano) estas latinida lingvo origininta en la hispana historia regiono de Kastilio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-Ameriko kaj Hispanio.

La hispana estas oficiala lingvo en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Belizo, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj da usonanoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 procentoj de la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estis iam vaste parolata en Filipinoj, sed nun de nur 0,01% de la loĝantaro. La hispana estas unu el la ses oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), kaj ankaŭ oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, la Afrika Unio kaj unu el la kvin oficialaj lingvoj de Merkosudo (kun la portugala, gvarania, ajmara kaj la keĉua). Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de denaskaj parolantoj, ĝi estas la plej vaste parolata latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte.

La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Kastilio, pro kio ĝi nomiĝis origine kaj nuntempe ankoraŭ nomiĝas "kastilia".

Akademio nomata Real Academia Española (Reĝa Akademio Hispana) registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde.

Papiamento kaj la ĉabakana estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. La tagaloga ankaŭ estas lingvo tre influita de la hispana.

En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo.

Mapo pri la lingvoj parolataj sur la Ibera duoninsulo: la hispana bildigita helverda [1]

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500–1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj lingvoj.

En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj, kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo.

En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj.

Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio kaj norda Afriko.

Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido.

Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn.

La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Ortografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas latin-devena kaj konsistas el 27 literoj, 26 komunaj al angla-askia alfabeto plus la supersignita litero ñ (majuskle, Ñ), kaj 3 digrafoj: ch, ll kaj "rr" .

  • a, b, c, ch, d, e, f, g, h, i, j, k, l, ll, m, n, ñ, o, p, q, r, s, t, u, v, w, x, y, z.

Nomoj de la literoj/digrafoj, laŭ hispana lingvo: a, be, ce, che, de, e, efe, ge, hache, i, jota, ka, ele, elle (ele doble), eme, ene, eñe, o, pe, ku, erre, ese, te, u, uve (be baja), uve doble, equis, i griega (ye), zeta.

Ekde 1803 la digrafoj ch, ll, estis konsiderataj apartaj literoj. Ekde 1994 digrafoj estas konsiderataj, nur el liter-ordiga vidpunkto, kiel simplaj duliteraj kombinoj.[2] Tamen, ili konservas sian kategorion kiel simboloj de la alfabeto.

Do, la vortoj "cabeza", "chamán", "curva", "lava", "lluvia", "luna" ordiĝus jene:

  • cabeza, curva, chamán, lava, luna, lluvia (malnova sistemo)
  • cabeza, chamán, curva, lava, lluvia, luna (aktuala sistemo)

Ankaŭ la vortaroj spegulas tiun fakton, tiel ke malnovaj vortaroj havas apartajn ĉapitrojn por ch kaj ll, sed tiuj vortaroj eldonitaj ekde 1994 ne plu havas tiujn ĉapitrojn. La ŝanĝon faciligis la fakto, ke en la hispana ne ekzistas vortoj, en kiuj la kombinojn c-hl-l oni prononcas aparte, male al la kataluna lingvo, kiu skribe kaj prononce distingas inter ll kaj l·l.

La kombino qu estas konsiderebla digrafo, ĉar q neniam aperas antaŭ alia litero ol u; sed en vortaroj la koncerna sekcio estas titolata nur per q.

Kornoj kaj aliaj supersignoj

[redakti | redakti fonton]

Vokaloj povas esti supersignitaj per dekstra korno: á, Á, é, É, í, Í ó, Ó, ú, Ú; kaj krome litero u per tremao: ü, Ü.

Kornoj havas implicon nur en la akcento ene de la vorto (vd. korespondan sekcion) kaj kiel leksika identigilo; sed ili ne ŝanĝas la prononcon de la vokaloj. Tremao signas unu specialan ortografian okazon. Do, supersignitaj vokaloj ne apartenas al alfabeto kiel apartaj simboloj.

Specialaj simboloj

[redakti | redakti fonton]

En la hispana lingvo, la komenco de kri-frazoj kaj demando-frazoj estas signita per respektive speciala simbolo, kiu reprezentas 180-gradan rotacion de la normala ferma simbolo:

  • Kri-aperta simbolo: ¡, (U+161), ¡pero qué has hecho!
  • Demand-aperta simbolo: ¿, (U+191), ¿Dónde he dejado las llaves?

Kelkaj ortografiaj reguloj

[redakti | redakti fonton]
  • q nur konsistigas la digrafon qu, en la kombinoj que, qui. Ekz.: "requesón", "arquitectura". Ĝi neniam aperas senpere, krom en fremdaj nomoj.
  • En normala teksto, kie normalaj reguloj de interpunkcio aplikeblas, se majuskligota simbolo estas digrafo, oni majuskligu nur la unuan literon de la digrafo. Ekz.: Chimenea, Llama, Quemadura.
  • z aperas antaŭ la vokaloj a, o, u kaj antaŭ konsonantoj. Do, la grupoj ze, zi estas ege esceptaj (kurioze, la propra nomo de la litero estas unu tia escepto); ofte esceptoj venas el vortoj pruntitaj el aliaj lingvoj.
  • n povas aperi antaŭ kiu ajn konsonanto krom p kaj b, kie nepre estu m. Ekz. "empezar". Tio implicas, ke en kunmetitaj vortoj, n ŝanĝiĝas al m se ĝia loko estas antaŭ p, b. Ekzemple "tentempié" (el "tente en pié").
  • En kunmetitaj vortoj, simpla r duobliĝas se ĝi falas inter du vokaloj. Ekz.: "costarricense" (el "Costa Rica").
  • Tremaa u (ü) aperas nur en la grupoj güe, güi por signi ke u efektive prononciĝas (vd. korespondan sekcion). Ekz.: "cigüeña".
  • Korno super vokalo de unusilaba vorto montras alian signifon al senkorna vorto. Ekzemploj:
    • te (vin) - (teo)
    • mas (sed) - más (pli, plu, plus)

La hispana lingvo estas fonetika lingvo, en la senco ke ĝia prononco povas esti instruata kiel prononco de individuaj literoj, kun ties esceptoj, algluitaj en vortoj.

La fonemoj de la hispana lingvo povas esti sufiĉe bone reprezentataj per esperantaj fonemoj, krom du-tri esceptoj. Tial, en la jena priskribo estas evitataj oftaj aludoj al Internacia Fonetika Alfabeto.

Vokalaj sonoj estas reprezentataj per literoj: a, e, i, o, u, kiuj havas saman norman prononcon al esperantaj vokaloj, krom la okazoj kiam i, u diftongiĝas.

Krome, izolita aŭ interkonsonanta litero y prononciĝas kiel esperanta i.

Ekzistas nenormaj variantoj en regionoj kie la hispana kunvivas kun aliaj lingvoj kun pli komplikaj vokalaj sistemoj (ekz., la kataluna).

Diftongoj

[redakti | redakti fonton]

La neakcentitaj vokaloj i, u apud aliaj vokaloj preskaŭ ĉiam diftongiĝas al respektive esperantaj j, ŭ. Ekzemploj:

  • peine [pej-ne]
  • neumático [neŭ-ma'-ti-ko]
  • Diego [dje-go]
  • muesca [mŭes-ka]

En la kombinoj vokalo-y-konsonanto (malofta) kaj vokalo-y-vortofino, la litero y sonas kiel esperanta j. Ekz.: hoy [oj].

Konsonantoj

[redakti | redakti fonton]

Jenaj konsonantoj samsonas, en ajna okazo, al koresponda esperanta konsonanto:

  • b, d, f, k, l, m, n, p, s, t

Tamen, konsideru ke la ploziveco de b, d, p, t estas pli milda en la hispana ol en Esperanto.

  • Antaŭ a, o, u kaj antaŭ aliaj konsonantoj ĝi egalas al esperanta k. Ekz. casa [ka-sa], actitud [ak-ti-tud']. En Galegio, pro influo de la galega lingvo, c antaŭ konsonanto ne prononciĝas.
  • Antaŭ e, i ĝi samsonas al hispana z (vd. sube).
  • Antaŭ a, o, u kaj antaŭ aliaj konsonantoj ĝi egalas al esperanta g. Ekz.: gato [ga-to], estigma [es-tig-ma].
  • Antaŭ e, i ĝi samsonas al esperanta ĥ.
  • Por atingi g-sonon antaŭ e, i, oni intermetas literon u. Ekz.: guepardo [ge-par-do], guinda [gin-da].
  • Por sonigi la literon u en la kombinoj gue, gui, oni tremaas la literon u. Ekz.: antigüedad [an-ti-gŭe-dad'].
  • Ĝi estas muta, do, ne prononciĝas (krom en la digrafo ch). Ekz.: hora [o-ra]. Ĝi postrestas pro etimaj kialoj.
  • Ĝi principe malpermesas sinalefojn ene de vorto. Ekzemploj:
    • albahaca [al-ba-a-ka] (prefere ne [al-ba-ka])
    • alcohol [al-ko-ol'] (prefere ne [al-kol'])
  • Laŭnorme, ĝi samegalas al esperanta ĥ. Ekz.: jabato [ĥa-ba-to].
  • En suda Hispanio, Kanariaj Insuloj kaj Sudameriko, oni ofte aŭdas pli mildan sonon, similan al esperanta h. Ekz.: jabato [ha-ba-to].
  • Tia estas ankaŭ la prononco de g en la kombinoj ge, gi. Ekz.: germen [ĥer-men] aŭ [her-men].
  • Sono simila al n, sed kun emfaza palata nazaleco. Alilingvaj ekvivalentoj:
  • Ĝi povas esti reprezentata de la esperanta kombino nj. Ekz.: España [es-pa-nja].
  • Nepre en digrafa kombino qu, ĝi samsonas al k. Ekz.: queso [ke-so].

Ĉiam trema, sed kun nuanca forto en la tremeco, laŭ jenaj konsideroj.

  • Inter vokaloj, ĝi prononciĝas milde, unu-treme, kiel itala r. IFA-simbolo: ɾ. Ekz.: pero [pe-ɾo].
  • Komence de vorto, antaŭ aŭ post konsonanto, kaj fine de vorto, ĝi prononciĝas forte, plur-treme, (samkiel prononcas r-on JoMo). IFA-simbolo: r. Ekzemploj:
    • recuerdo [re-kŭer-do].
    • amor [a-mor']
    • trampa [tram-pa]
  • En Kubo, eblas foje aŭdi l-sonon surogate al trema sono. Ekz: recuerdo [le-kŭel-do].
  • Homoj kun langa handikapo, tia ke ili ne kapablas tremigi, surogatigas tremadon per unu el tiuj sonoj: l, d, kartava (franca) r, ŭ.

Komparu la prononcon de rr.

En transskribo de hispanaj vortoj al Esperanto, oni ofte preteratentas la nuancon pri trem-forteco, ĉar kiaspeca tremado validas por esperanta r[3]. Do, hispana litero r kutime konserviĝas en Esperantaj transskriboj tiel, sen nuancigo.

  • En kelkaj regionoj de Sudameriko kaj de Hispanio (Manĉo estas bona ekzemplo), s antaŭ k-sono prononciĝas kiel ĥh. Ekz.: pescado [peĥ-ka-do] aŭ [peh-ka-do].
  • Pro influo de apudaj voĉaj fonemoj, ĝia sono povas fariĝi ankaŭ voĉa, do z. Ekz.: rasgo [raz-go].
  • Samkiel hispana b. Ekz.: vivo [bi-bo].
  • La pra-prononco de tiu litero estis egala al esperanta v, do frikativa. En regionoj kie la hispana kunvivas kun lingvoj posedantaj ankoraŭ tiun fonemon (ekz. variantoj de la kataluna), eblas aŭdi tian prononcon. Tamen, tia prononco en nur-hispana parolanto estas ofte rigardata kiel afekta. Ekz.: vivo [vi-vo].

Malmultaj origine hispanaj vortoj havas tiun literon. Ĝi estas uzata ĉefe por alilingvaj vortoj.

  • Preskaŭ ĉiam, ĝi prononciĝas anglece kiel ŭ, kun milda g-sono antaŭe. Ekz.: wolframio [(g)ŭol-fra-mjo].
  • En multaj okazoj estas tolerata b-sono. Ekz.: wolframio [bol-fra-mjo].
  • En ĝerman-devenaj vortoj ĝi prononciĝas kiel b: Ekz.: Wamba [bam-ba].
  • Normale ĝi prononciĝas kiel la kombino ks. Ekz.: explosión [eks-plo-sjon'].
  • En navatla-devenaj vortoj, kiel esperanta ĥ. Ekz.: México [me'-ĥi-ko]. La komento pri laŭregiona mildeco de prononco de j, aplikeblas ankaŭ en tiu ĉi okazo.
  • En malnovaj skribaĵoj eblas trovi vortojn kun x, kiuj nuntempe skribiĝas per j. Do, en tia okazo, la prononco estas ankaŭ kiel ĥ. Ekz.: Don Quixote (nuntempe Don Quijote) [don ki-ĥo-te].
  • En ceteraj okazoj, kiam ĝi ne agas kiel vokalo aŭ parto de diftongo (vd. supre), ĝia prononco estas simila al esperanta ĝ. Ekz.: ayuda [a-ĝu-da].
  • En kelkaj regionoj de Argentino kaj Urugvajo, oni prononcas ĝin multe pli frikative, kun sono pli simila al esperanta ĵ. Ekz.: ayuda [a-ĵu-da].
  • Foje oni aŭdas malpalatigitan sonon, tiel ke ĝi iĝas efektive kiel esperanta j. Ekz: ayuda [a-ju-da].
  • En Kastilio kaj norda Hispanio, ĝia prononco egalas al angla digrafo th en la vorto thing. IFA-simbolo: θ. Ekz.: zapato [θa-pa-to].
  • En cetera Hispanlingvujo, ĝia prononco egalas al esperanta s. Ekz.: zapato [sa-pa-to].
  • Tia estas ankaŭ la prononco de c en la kombinoj ce, ci. Ekz.: cecina [θe-θi-na], aŭ [se-si-na].

Prononco de digrafoj

[redakti | redakti fonton]
  • Samsona al esperanta ĉ. Ekz.: muchacho [mu-ĉa-ĉo].
  • En Andaluzio kaj kelkaj sudamerikaj regionoj, eblas aŭdi sonon pli proksiman al ŝ. Ekz.: muchacho [mu-ŝa-ŝo].
  • Laŭnorme, ĝia sono egalas al tiu de konsonanta y, do, proksima al esperanta j. Ekz.: ardilla [ar-di-ja].
  • En norda Kastilio kaj en Eŭskio eblas aŭdi originalan pra-prononcon, proksiman al kombino gl en la itala vorto gli. Ĝi povas esti proksimume reprezentata de esperanta kombino lj. Ekz.: ardilla [ar-di-lja].
  • En kelkaj regionoj de Argentino kaj Urugvajo, oni prononcas ĝin multe pli frikative, kun sono pli simila al esperanta ĵ. Ekz.: ardilla [ar-di-ĵa].
  • Ĉiam aperas inter du vokaloj, kaj reprezentas sonon egalan al forta r, pridiskutitan en la artikolo pri r. Ekz.: perro [pe-ro]. Konsideru ke la diferenco inter pero (sed) kaj perro (hundo), falas sur tiu malsama trem-forteco inter ambaŭ r-sonoj.
  • La ceteraj konsideroj pri r-sonoj en la koncerna artikolo aplikeblas ankaŭ al tiu ĉi.

En la akcento de hispanaj plursilabaj vortoj, nepras la rolo de la korno. La hispanaj vortoj povas prezentiĝi:

  • aŭ sen korno,
  • aŭ kun unu (nepre nur unu) korno super unu el la vokaloj de la vorto.

Silab-nombrado

[redakti | redakti fonton]

Kiel en Esperanto, ĉiu vokalo signas la kernon de unu aparta silabo. Krom se enestas neakcentitaj malfortaj vokaloj i, u apud aliaj vokaloj; tiam, la koresponda malforta vokalo, per diftongiĝo, algluiĝas al la silabo de la najbara vokalo. Ekzemplo:

  • "periodista" [pe-rjo-dis-ta]; el 5 originalaj vokaloj, 2 kuniĝas en diftongo, el kio rezultas entuto da 4 silaboj.

Akcento en senkornaj vortoj

[redakti | redakti fonton]
  • Se la vorto finiĝas per vokalo, aŭ literoj n kaj s, la akcento falas sur la antaŭlastan silabon. Ekzemploj:
    • mirada (3 vokaloj = 3 silaboj) [mi-ra-da]
    • paisanos (1 diftongo + 2 ceteraj vokaloj = 3 silaboj) [paj-sa-nos]
    • simplifiquen (4 vokaloj = 4 silaboj) [sim-pli-fi-ken].
  • En la ceteraj okazoj, la akcento falas sur la lastan silabon. Ekzemploj:
    • preguntar (3 vokaloj = 3 silaboj) [pre-gun-tar]
    • parietal (1 diftongo + 2 cetera vokalo = 3 silaboj) [pa-rje-tal]
    • baobab (3 vokaloj = 3 silaboj) [ba-o-bab]

Akcento en kornaj vortoj

[redakti | redakti fonton]
  • La akcento falas sur la silabon signitan de la korno. Ekzemploj:
    • café (2 vokaloj = 2 silaboj) [ka-fe]
    • álbum (2 vokaloj = 2 silaboj) [al-bum]
    • estrépito (4 vokaloj = 4 silaboj) [es-tre-pi-to]
  • Se la korno falas sur malfortan vokalon (i, u) de ebla diftongo, la diftongo rompiĝas kaj la silabo enhavanta la malfortan vokalon portas la akcenton. Ekzemploj
    • había (1 rompita diftongo + 1 cetera vokalo = 3 silaboj) [a-bi-a]
    • falúa (1 rompita diftongo + 1 cetera vokalo = 3 silaboj) [fa-lu-a]
    • país (1 rompita diftongo = 2 silaboj) [pa-is].
      • Notu, ke la senkorna alternativo estas unusilaba, pro efektiviĝo de la diftongo: pais [pajs] (tamen tiu vorto ne vere ekzistas).
  • Unusilabaj vortoj kun korno (kiu ne rompas diftongon) nek prononciĝas kun aparta emfazo, nek ŝanĝiĝas iel ajn ĝia prononco. En tiaj okazoj, korno signas alian signifon (vd. sekcion pri ortografio).
  • Plursilabaj vortoj kun superflua korno, nek prononciĝas kun aparta emfazo, nek ŝanĝiĝas iel ajn ĝia prononco. En tiaj okazoj, korno montras alian gramatikan rolon de la vorto. Ekzemplo:
    • esta kaj ésta prononciĝas same: [es-ta]; do, ŝajne la korno de la dua vorto superfluas; tamen ĝi montras ke la dua vorto rolas kiel pronomo (la unua estas demonstrativa adjektivo).

Gramatiko

[redakti | redakti fonton]
Sidejo de la Real Academia Española en Madrido, Hispanujo

La hispana estas fleksia lingvo fanda, alivorte, fleksio estas preferata indikilo pri la rilatoj inter la elementoj de frazo. Ĝi tamen ankaŭ multe uzas prepoziciojn por montri la rolon de substantivaj frazeroj. Laŭ la markadosistemo por la argumentoj de transitivaj kaj netransitivaj verboj, ĝi klasifikiĝas kiel akuzativa lingvo.

En substantivaj frazeroj nombro (ununombra aŭ plurnombra) kaj genro (vireca aŭ ineca) estas devige esprimataj; adjektivoj alprenas variajn finaĵojn kaj artikoloj ankaŭ varias sian radikformon por akordi kun la koncerna substantivo. Personaj pronomoj distingas nombrojn, kazojn, kaj en la tria persono genrojn. Verboj akordas kun la subjekto je nombro kaj persono, kaj krome distingas tempojn (pasintan, nuntempan, venontan), modojn (indikativan, subjunktivan, kondicionalan, ordonan), kaj aspektojn (perfektivan kaj imperfektivan, nur distingatajn en la pasinta tempo). Per plurvortaj kombinoj ankaŭ eblas esprimi la perfektan kaj progresan aspektojn kaj la pasivan voĉon. Ĉe duapersonaj pronomoj kaj verboj esprimiĝas ci-vi-distingo, sed per rimedoj, kiuj rimarkinde varias laŭ dialekto.

Morfologio

[redakti | redakti fonton]

Hispanaj vortoj formiĝas el radikoj, al kiuj oni aldonas fleksiajn morfemojn kaj ĉiuspecajn derivajn aŭ sentesprimajn afiksojn; precipa ekzemplo de ĉi-lastaj estas la abunda kaj karaktera uzo de diminutivaj sufiksoj, ofte laŭ loke specifaj manieroj. Sufiksado uziĝas kaj por derivado kaj por fleksio, sed prefiksado nur estas deriva, neniam fleksia. Iuj morfologiaj distingoj fariĝas nur supersegmente per vario de la akcento:

ánimo "agemo, kuraĝo" (un m)
animo "mi kuraĝigas" (1p. un nt ind)
animó "li/ŝi/ĝi kuraĝigis" (3p. un pas pfktv ind)

La baza plej ofta ordo en frazo kun difinitaj subjekto kaj objekto, kvankam parte variebla laŭ pragmatikaj faktoroj, estas Subjekto Verbo Objekto. Absolutaj ordreguloj validas preskaŭ nur ĉe enklizaĵoj, neaj vortoj, kaj elementoj de funkciaj kategorioj.

En hispanlingvaj kunmetitaj frazoj efikas postuloj kompleksaj rilataj al sinsekvo de tempoj kaj al la distingo inter indikativa kaj subjunktiva modoj. La reguloj pri la modo de subordigita frazo estas malsimplaj, kaj unu el la plej malfacilaj lernendaĵoj por studlernantoj.

Kiel hindeŭropaj lingvoj ĝenerale, sed malsimile de la ĉinajapana, la hispana vaste uzas akordon je nombro, genro, kaj neeco. Tipologie la hispana estas lingvo de komencaj ĉefelementoj kaj de malmultaj ordopostuloj pri verbargumentoj kaj sintaksaj aldonaĵoj, kaj prefere uzas markadon de komplementoj.

Geografia distribuo

[redakti | redakti fonton]

Instituto Cervantes

[redakti | redakti fonton]

Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. La raporto "El español, una lengua viva"  - la hispana lingvo, vivanta lingvo (2015) de la Instituto Cervantes estimas ke estas 559 milionoj da hispanparolantoj tutmonde. Inter la fontoj cititaj en la raporto estas la Usona Censa Oficejo, kiu taksas, ke Usono havos 138 milionojn da hispanparolantoj antaŭ 2050, farante ĝin la plej granda hispanlingva nacio surtere, kun la hispana kiel gepatra lingvo de preskaŭ triono de ĝiaj civitanoj[4].

  •  Oficiala lingvo
  •  Grava neoficiala lingvo
  •  Oficiala apud alia(j) lingvo(j)
  • Dialektoj de la hispana parolataj en Argentino laŭ Berta Elena Vidal de Battini.[5]
    Landoj kun signifa hispanparolantaro
    Rango lando Nombro de la
    parolantoj
    1  Meksiko 106 255 000
    2  Usono 50 000 000
    3  Kolombio 45 600 000
    4  Hispanio 44 400 000
    5  Argentino 41 248 000
    6  Peruo 26 152 265
    7  Venezuelo 26 021 000
    8  Brazilo 19 700 000
    9  Ĉilio 15 795 000
    10  Kubo 11 285 000
    11  Ekvadoro 10 946 000
    12  Dominika Respubliko 8 850 000
    13  Gvatemalo 8 163 000
    14  Honduro 7 267 000
    15  Bolivio 7 010 000
    16  Salvadoro 6 859 000
    17  Nikaragvo 5 503 000
    18  Paragvajo 4 737 000
    19  Kostariko 4 220 000
    20  Porto-Riko 4 017 000
    21  Urugvajo 3 442 000
    22  Panamo 3 108 000
    23  Filipinoj 2 900 000
    24  Francio 2 100 000
    25  Portugalio 1 750 000
    26  Haitio 1 650 000
    27  Rusio 1 200 000
    28  Maroko 960 706
    29  Unuiĝinta Reĝlando 900 000
    30  Japanio 500 000
    31  Italio 455 000
    32  Ekvatora Gvineo 447 000
    33  Germanio 410 000
    34  Okcidenta Saharo 341 000
    35  Kanado 272 000
    36  Ĉinio 250 000
    37  Gujano 198 000
    38   Svislando 172 000
    39  Israelo 160 000
    40  Aŭstralio 150 000
    41  Belizo 130 000
    42  Kuracao 112 450
    43 Arubo Arubo 105 000
    44  Sud-Koreio 90 000
    45  Andoro 40 000
    46  Svedio 39 700
    47  Trinidado kaj Tobago 32 200
    48  Turkio 29 500
    49  Nov-Zelando 26 100
    50  Nederlando 17 600
    51  Finnlando 17 200
    52 Franca Gujano 13 000
    53  Rumanio 7000
    54  Bonero 5700
    55  Usonaj Virgulininsuloj 3980
    56  Libano 2300
    57  Aŭstrio 1970
    58  Kuvajto 1700

    Dialektoj

    [redakti | redakti fonton]

    Estas diversaj kriterioj por diferencigi la dialektojn de la hispana. Unuavice oni povas paroli pri la interferoj kiuj okazas en la areoj de la norda Hispanio kie oni parolas ankaŭ aliajn lingvojn kiaj la galega, eŭska, kataluna kaj aliaj; tio okazas ankaŭ en areoj kie jam oni ne parolas tiajn lingvojn, sed iam oni parolis ilin aŭ la influo venis al apartaj regionoj: temas ĉefe pri distingoj rilate al fonetiko kaj modulado. Duavice en Hispanio estas klaraj dialektoj en la suda Hispanio, nome la andaluza kaj la kanaria (ĉefe kun fonetikaj apartaj trajtoj), dum oni parolas pri transiraj parolmanieroj en Ekstremaduro kaj Murcio. Trialoke en Asturio kaj Aragono oni parolas reston de iamaj lingvoj leona kaj aragona respektive; kelkaj pridubas ĉu tiuj parolmanieroj estas dialektoj aŭ ankoraŭ veraj lingvoj apartaj. Kvaraloke la situacio en Ameriko estas multe pli komplika kaj plej ofte oni konsideras almenaŭ kvar zonojn:

    Hispana lingvo kaj Esperanto

    [redakti | redakti fonton]

    Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe da vortoj en ambaŭ lingvoj estas sam-etimaj, tial ili similas :

    Hispandevenaj Esperantaj vortoj

    [redakti | redakti fonton]

    Kelkaj estas sufiĉe konataj kaj uzataj, aliaj ne tiom: bojno (preskaŭ sinonimo de bereto, siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, Don Juano (de Don Juan), Don Kiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, pinjato, salso, tango, tekilo, toreadoro, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo).

    Identaj vortoj (laŭ litero)

    [redakti | redakti fonton]

    al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, arbusto, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

    Falsaj amikoj

    [redakti | redakti fonton]

    amor (amo), bata (robo), bulo (tromp(ig)a klaĉo), bola (pilko), falo (peniso), frakaso nur prononce (malsukceso), kara nur prononce (multekosta ina), loka nur prononce (freneza ina), pene (peniso), rabo (vosto, kaco), robo (rabo), rostro (vizaĝo), trompa (korno, rostro), trompo (turbo), vena (vejno).

    Jen pli detala listo de falsaj amikoj.

    Tre similaj vortoj

    [redakti | redakti fonton]

    alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki),

    que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp.

    La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana.

    La latina ne havas la sonojn [ĵ], [h], kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca – ekzemple,

    boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

    En la libro La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin norvega esperantisto Otto Prytz en sia artikolo Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj analizas la funkciadon de sufiksoj en Esperanto;[6] por tio sinjoro Prytz komparas tion kun la sistemo en la hispana lingvo aldonante ekzemplojn de aliaj etnolingvoj. Dekomence li skize difinas la necesajn konceptojn de vorto, gramatika finaĵo, radiko, radikaĵo, prefikso, sufikso kaj afikso. Sufiksoj en etnolingvo povas esti derivaj (kiuj "modifas la signifon de la radikaĵo kaj eĉ povas pasigi la vorton al alia vortklaso" kaj taksaj;[7] kelkaj povas esti kaj kaj. Ĉe kelkaj derivaj estas ofta ŝanĝo de genro (en hispana adjektoj kaj aĵ-nomoj havas genron). Kelkaj derivitaj vortoj leksikiĝas kaj tiel "[E]n ju pli da leksikiĝintaj unuoj partoprenas unu sama sufikso, des malpli produktiva ĝi fariĝas."[8] En Esperanto sufiksoj povas aperi kiel radikoj, havas signifon tre bone difinitan kaj kovras po unu saman signifoparcelon. Tiel la uzo estas diferenca: Esperantaj derivaĵoj estas pli unusencaj, oni devas elekti pli precizan esprimon kaj la derivado estas pli multe uzata.

    Vidu ankaŭ

    [redakti | redakti fonton]

    Referencoj

    [redakti | redakti fonton]
    1. Castellano and the rest of Spanish Languages
    2. 10a Kongreso de la Asociación de Academias de la Lengua Española (Madrido, 1994)
    3. Bertin Wennergren (2011-06-02). PMEG (esperante). Alirita 2013-03-16 .
    4. (angla) Stephen Burgen, US now has more Spanish speakers than Spain – only Mexico has more (Usono nun havas pli da hispanparolantoj ol Hispanio - nur Meksiko havas pli), US News, 29 June 2015.
    5. Vidal de Battini, Berta (1964): El español de la Argentina: estudio destinado a los maestros de las escuelas primarias, maparo de María Teresa Grondona. Buenos Aires: Consejo Nacional de Educación.
    6. Otto Prytz, Sistemo de sufiksoj en etnolingvoj kaj en Esperanto. Similaĵoj kaj diferencoj, En: La arto labori kune – Festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3) pp. 386-304.
    7. La arto..., pp. 387-390.
    8. La arto..., p. 391.

    Eksteraj ligiloj

    [redakti | redakti fonton]

    Literaturo

    [redakti | redakti fonton]
    • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/05, paĝo 18: La hispana verkita de Bradley Kendall.