Hasina Oaĝed
Aspekto
Ŝejĥino Hasina Oaĝed (bengale শেখ হাসিনা ওয়াজেদ, laŭ sistemo IAST Hāsinā Oẏājed, latinliterigita ankaŭ Wazed respektive Wajed, naskiĝis la 28-an de septembro 1947 (do nun 77-jara) estas bangladeŝa politikistino. Ekde la 9-a de januaro 2009 ŝi estas la ĉefministrino de Bangladeŝo, kaj antaŭe jam havis tiun oficon de la 23-a de junio 1996 kaj la 15-a de julio 2001. Ŝi reprezentas kaj prezidas la politikan partion Bangladeŝa Popola Ligo (বাংলাদেশ আওয়ামী লীগ, ankaŭ nomata Ligo Awami).
Post tutlandaj protestoj ŝi forlasis sian postenon kaj sian landon la 5-an de aŭgusto 2024.