Dua Pola Respubliko
Dua Pola Respubliko | |||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rzeczpospolita Polska | |||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
flago | blazono | ||||||||||||||||||
historia lando • historia epoko • suverena ŝtato | |||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||
Areo:
|
389 720 km²
| ||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
|||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
|||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||
parlamenta respubliko (1919-1926)
prezidanta respubliko (1926-1935) aŭtoritata-prezidanta respubliko (1935-1939) prezidanta respubliko dum milito (1939-1945) | |||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
agnoskita sendependeco la 11-an de novembro 1918
| ||||||||||||||||||
Pereo:
|
fakte la 28-an de septembro 1939 (kapitulaco de Varsovio);
laŭleĝe la 6-an de julio 1945 (internacia malagnosko) | ||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||
Historio de Pollando |
Polaj ŝtatoj: |
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138) |
Feŭda dispartigo (1138-1320) |
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386) |
Pola-Litova Unio kaj regado de Jogajlidoj (1386-1569) |
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795) |
Dispartigita Pollando (1795-1918) |
Kongresa Pollando (1815-1830) |
Dua Respubliko (1918-1945) |
Pollando dum la dua mondmilito |
Pola Popola Respubliko (1945-1989) |
Tria Respubliko (ekde 1989) |
Vidu ankaŭ: |
→Listo de reĝoj de Pollando →Listo de prezidantoj de Pollando |
Dua Respubliko (pole II Rzeczpospolita [DRUga ĵeĉposPOlita]) estis pola ŝtato reaperinta fine de 1918 post 123-jara dispartiĝo. La nomo "Dua Respubliko" ne estis oficiala ŝtatnomo, sed per ĝi oni substrekis daŭrecon post la Unua Respubliko (Respubliko de Ambaŭ Nacioj) kiu ekzistis en la jaroj 1454-1795. Oficiala lingvo de la Dua Respubliko estis la pola kaj monunuo: komence pola marko kaj ekde 1924 - pola zloto.
Oficiale oni agnoskas ke la respubliko naskiĝis la 11-an de novembro 1918. Tiam Józef Piłsudski transprenis la militan potencon de Regenta Konsilantaro en Varsovio. Tri tagojn poste (la 14-an de novembro 1918 transprenis ankaŭ la ŝtatcivilan potencon; Regenta Konsilantaro kaj Portempa Popola Registaro de Pola Respubliko malfondiĝis kaj Piłsudski iĝis Portempa Ŝtatestro.
La maja puĉo (maja ŝtatrenverso, maja atenco; pole: przewrót majowy aŭ zamach majowy) estis puĉo realigita en Pollando de marŝalo Józef Piłsudski inter la 12-a kaj 14-a de majo 1926. La puĉo forigis la registaron de prezidanto Stanisław Wojciechowski kaj ĉefministro Wincenty Witos. Establita estis nova registaro gvidata de Kazimierz Bartel, profesoro de Lviva Politekniko. Komence oni proponis la prezidantecon al Piłsudski, sed li rifuzis favore al Ignacy Mościcki. Piłsudski tamen restis la plej influa politikisto en Pollando kaj estis "griza eminenco" ĝis sia morto en 1935.
Post atako de Tria Regno kaj ties milita okupado de pola teritorio, kaj poste soveta invado en Pollandon, laŭleĝe kaj internacie agnoskite regis dum la tuta 2-a Mondmilito Pola Ekzila Registaro. Subordigita al ĝi en la lando estis Pola Subtera Ŝtato kaj ĝiaj partoj politikaj kaj militaj (Armia Krajowa).
Dum la unua soveta okupado de Pollando la 29-an de oktobro 1939 per dekreto de la Prezidio de la Supera Soveto de Sovetunio pri atribuo de soveta civitaneco al polaj civitanoj, kiuj en la tagoj 1-a kaj 2-a de novembro 1939 troviĝis sur la polaj Orientaj Limregionoj enkorpigitaj de Sovetunio — laŭ la pola kaj internacia juro senvalida, sed praktike kaŭzanta terurajn efikojn.
Laŭ la internacia juro, Dua Respubliko formale ĉesis ekzisti kiam la 6-an de julio 1945 Britio kaj Usono diplomate malagnoskis Polan Ekzilan Registaron. Ĝi tamen daŭre funkciis en Britio kaj malfondiĝis, kiam post la komunisma epoko en Pollando la unua postmilita demokratie elektita ŝtatprezidanto iĝis Lech Wałęsa. Ryszard Kaczorowski, la lasta ekzila prezidanto, transdonis tiam al Wałęsa simbolojn de pola prezidanteco.
Interesaĵo
[redakti | redakti fonton]20.11.1918: La Germana Regno kiel unua ŝtato agnoskis sendependecon de Pollando, provante tiamaniere krei polan kontraŭrevolucian bufron, timante revoluciajn tumultojn inspirataj de soveta Rusio
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ en Aŭtonomia Silezia Provinco